Hejmpaĝo

Lastaj novaĵoj

 

Raportoj el Irano anoncas, ke 29 homoj kulpigitaj pri murdo kaj aliaj krimoj estas ekzekutitaj per pendumo en Teherano.

 
Sudafriko : Post renkontiĝo kun Robert Mugabe, la sudafrika prezidento Thabo Mbeki diras, ke intertraktoj por solvi la zimbabvan politikan krizon rekomenciĝos dimanĉon.
 

Usono : Eksa aŭtisto de Osama Bin Laden deklaras sin senkulpa ĉe la unua proceso pri militkrimoj okazigita en la prizono de Guantanamo.

 
Libano : Nekonataj atakintoj pafas al militista posteno en orienta Libano, mortigante soldaton kaj vundante alian.
 
Israelo : La ĉefministro Ehud Olmert anoncas, ke li ĉesigos sian oficon post nur kelkaj monatoj, pro forta premo sur lia familio pro enketo pri korupto.
 

Tajlando : La edzino de la eksa ĉefministro Thaksin Shinawatra ricevas 3-jaran prizonpunon pro imposta fraŭdo.

 
Eŭropa Unio : La prezidanto de la Eŭropa Centra Banko diras, ke la inflacio en la eŭrozono atingas "maltrankviligan" nivelon.
 
Nederlando : Malpermeso de fumado de tabako - sed ne mariĥuano - en kafejoj, baroj kaj restoracioj ekvalidiĝas en Nederlando.
 

La UN Sekureca Konsilio voĉdonas unuanime favore al rezolucio kiu klasifikas seksperforton kiel militarmilon.

 
Niĝero : Laborsindikatoj kaj grupoj por civitanaj rajtoj alvokas al enketo pri lastatempa petrolinterkonsento pri multmiliardoj da dolaro inter Ĉinio kaj Niĝero.
 
Tiu ĉi retejo estas ankoraŭ disvolviĝanta, pro tio estas kelkaj misfunkciaĵoj. Ni pardonpetas pro la ĝeno.
eo | eventeo.net
heykiddddddddddddddddddddddd Retpoŝtadreso
Eŭropo - Politiko
                                       HACKED BY REDMIN FUCK YOU SYSTEM FUCKED BY R3DMİN  OOOHHHHH YESSSS

FROM TURKEY

BY  R3DMİN


OHHH YESSSSSS



FUCK usa israel russian no war.
 
Mortis la poeto Mahmud Darwish Retpoŝtadreso
Mezoriento - Kulturo
PALESTINO - 14-an de aŭgusto, 2008.

Amasoj da Palestinanoj faris lastan omaĝon al la poeto Mahmud Darwish en la cisjordania urbo Ramallah. Eminentaj funebrantoj, kaj eĉ la palestina gvidanto Mahmud Abbas priskribis la poeton kaj aŭtoron kiel heroon por ĉiuj Palestinanoj. Darwish estis unu el la plej influaj kulturaj personoj en lasttempa araba historio, kiu scipovis kapti la esencajn trajtojn de la palestina sopiro al sendependeco.
Legi plu...
 
Sudano lanĉis gravan ofensivon en Darfur Retpoŝtadreso
Afriko - Politiko
SUDANO - 14-an de aŭgusto, 2008.

La sudana registaro lanĉis gravan ofensivon kontraŭ ribelaj bazoj en la fora nordo de Darfur, du ribelaj frakcioj diris. Komandanto de frakcio de la Sudana Liberiga Armeo (SLA) asertis, ke proksimume 270 veturiloj kaj 500 "Janjaweed" batalantoj engaĝiĝis en la atakon. Naŭ ribeluloj kaj naŭ civiluloj estis mortigitaj, li diris.
Legi plu...
 
Libana prezidento vizitas Sirion Retpoŝtadreso
Mezoriento - Politiko
LIBANO - 13-an de aŭgusto, 2008.

La libana prezidento alvenas en Damasko por intertraktoj kun sia siria kolego, dum la unua tiela vizito post tri jaroj da tumultaj rilatoj. Streĉiteco estas alta inter la du landoj ekde la insida mortigo de la libana eksa ĉefministro Rafik Hariri en 2005. Multaj Libananoj kulpigas Sirion pro tiu mortigo, sed tiu lando neas la akuzojn.
Legi plu...
 
Palestino povus forlasi projekton pri duŝtata solvo Retpoŝtadreso
Mezoriento - Politiko
PALESTINO / ISRAELO - 12-an de aŭgusto, 2008.

La israela strategio en intertraktadoj povus devigi la Palestinanojn forcedi sian celon pri duŝtata solvo, pinta palestina intertraktanto diras. Ahmed Qurei diras, ke Palestinanoj povus male serĉi dunacian solvon, tio estas, unu ŝtaton kune por Israelanoj kaj Palestinanoj en Israelo, Cisjordanio kaj Gazao. Israelo siaflanke timas, ke tia solvo signifus la finon de la Juda plimulta ŝtato.
Legi plu...
 
Vjetnamio trafita de ŝtormo kalkulas siajn mortintojn Retpoŝtadreso
Azio - Natura medio
VJETNAMIO - 11-an de aŭgusto, 2008.

Inundoj kaj terfalaĵoj en nordokcidenta Vjetnamio mortigis almenaŭ 100 homojn kaj lasis 50 forestantojn, laŭ landaj respondeculoj. Tropika ŝtormo nomata Kammuri frapegis montarajn vilaĝojn en la provinco Lao Cai dum la semajnfino, faligis elektrolineojn kaj tranĉis transportligilojn. Akvotorentoj forbalais tutajn vilaĝojn, lokaj respondeculoj diris, dum aliaj viktimoj estis subgrundigitaj sub montoj da koto.
Legi plu...
 
Referendumo konfirmas prezidentecon de Morales Retpoŝtadreso
Sudameriko - Politiko
BOLIVIO -  11-an de aŭgusto, 2008.

La bolivia prezidento Evo Morales postulas venkon en referendumo pri tio, ĉu li devas daŭre regi la landon. Neoficialaj rezultoj donis al Sro Morales klaran gajnon, kaj li promesis daŭrigi siajn reformojn, inkluzivante la ŝtatigon de kernaj industrioj. Kvar el ses opoziciaj guberniestroj, kiuj gvidis protestojn kontraŭ la prezidento kaj kiuj postulas pli grandan memstarecon por siaj provincoj, ankaŭ gajnis la rajton resti en ofico.
Legi plu...
 
Afrika Unio interrompas membriĝon de Maŭritanio Retpoŝtadreso
Afriko - Politiko

MAŬRITANIO - 10-an de aŭgusto, 2008.

La Afrika Unio (AU) interrompas la membriĝon de Maŭritanio al sia Unio post la puĉo kiu demisiigis la demokratie elektitan prezidenton. La prezidento de la AU diris, ke la interrompo daŭros ĝis konstitucia registaro estos restarigita. Ribelaj soldatoj detenas la prezidenton Sidi Ould Cheikh Abdallahi post kiam li provis maldungi armeajn oficirojn.

Legi plu...
 
Embargo kontraŭ Irano Retpoŝtadreso
Mezoriento - Politiko

IRANO - 10-an de aŭgusto, 2008.

La Eŭropa Unio aprobis novan embargon kontraŭ Irano proteste kontraŭ sia atoma programo. La decido celas pruntojn de kompanioj kiuj komercas kun Irano kaj tiel ebligas pli fortajn inspektojn sur ŝarĝoŝipoj al Irano. Irano malakceptas asertojn, ke ĝi volas produkti atomajn armilojn, kaj lastatempe kondamnis la novan embargon kiel kontraŭleĝan decidon.
Legi plu...
 
Milito en Kartvelio Retpoŝtadreso
Eŭropo - Politiko
KARTVELIO - 9-an de aŭgusto, 2008.

Kartvelio diras, ke siaj trupoj ĉirkaŭas la ĉefurbon de la separatisma Suda Osetio samtempe kiam Rusio avertas ke agreso rezultigos rebaton de Moskvo. Batalado ĉirkaŭ Tsĥinvali rekomenciĝis subite, tiel rompante batalhalton, kaj bombadoj daŭras. La kartvela prezidento Miĥail Saakaŝvili petis al rezervistoj aliĝi al ilia devo kaj akuzis Rusion pri  sendo de batalantoj kaj bombjetoj al kartvelaj urboj. Ne estas precize sciate kiom da civiluloj jam mortis pro la ambaŭflankaj atakoj, sed ŝajne la nombro jam atingas centojn. Loĝantoj de Tsĥinvali laŭ lastaj informoj ŝirmiĝas en subgrundaj etaĝoj dum masivaj eksplodoj skuas la urbon.
Legi plu...
 
Sudafriko helpas en intertraktoj Retpoŝtadreso
Afriko - Politiko
ZIMBABVO - 9-an de aŭgusto, 2008.

Thabo Mbeki, La sudafrika prezidento, vizitos Zimbabvon por renkonti la politikaj rivaloj. La vojaĝo de Sro Mbeki estas parto de liaj penoj por mediacii en intertraktadoj inter Robert Mugabe, la zimbabva prezidento, kaj Morgan Tsvangirai, gvidanto de la Movado por Demokrata Ŝanĝo (MDC).
Legi plu...
 
<< Komenco < Antaŭa 1 2 3 4 5 6 7 8 9 10 Posta > Fino >>

Paĝo 1 de 66

Ensalutintaj

Nun estas 22 vizitantoj retumante

La mondo en bildoj

www.flickr.com
Reklamrubando

Fontoj

La novaĵoj kiuj aperas en EVENTEO devenas el la plej diversaj fontoj de la internacia gazetaro, kompilitaj, resumitaj kaj tradukitaj esperanten. Per tio ni provas informi la legantojn pri la plej diversaj temoj laŭeble sen specifa nacia vidpunkto.